Kia estas la diferenco inter kalibrado kaj karakterizado?

Multaj homoj komence konfuziĝas pri la diferenco inter kalibrado kaj karakterizado. Kalibrado estas la procezo de modifi la koloran konduton de aparato. Ĉi tio estas tipe farata uzante du mekanismojn:

  • Ŝanĝante regilojn aŭ internajn agordojn kiujn ĝi havas

  • Aplikante kurbojn al ĝiaj kolorpaŝejoj

La ideo de kalibrado estas meti aparaton en difinitan staton rilate al ĝia kolorrespondo. Ofte ĉi tio estas uzata kiel tago-al-taga rimedo por konservi reprodukteblan konduton. Tipe kalibrado estos konservita en aparata aŭ sistemaj specifaj dosierformatoj kiuj registras la aparatajn agordojn aŭ po-kanala kalibradajn kurbojn.

Karakterizado (aŭ profilado) estas registrado de la maniero en kiu aparato reproduktas aŭ respondas al koloro. Tipe la rezulto estas konservita en aparata ICC-profilo. Tia profilo ne en si mem modifas koloron iel ajn. Ĝi permesas sistemon kiel CMM (Koloradministrada Modulo) aŭ koloron konscianta aplikaĵo modifi koloron kiam kombinita kun alia aparatprofilo. Nur sciante la karakterizaĵojn de du aparatoj, eblas atingi manieron transdoni koloron el unu aparata reprezento al alia.

Rimarkite ke karakterizado (profilo) estos nur valida por aparato se ĝi estas en la sama stato de kalibrado kiel ĝi estis kiam ĝi estis karakterizita.

En la kazo de ekranaj profiloj estas kelka aldona konfuzo ĉar ofte la kalibrada informo estas konservita en la profilo por oportuno. Laŭ konvencio ĝi estas konservita en etikedo nomata la etikedo vcgt. Kvankam ĝi estas konservita en la profilo, neniu el la normalaj ICC-bazitaj iloj aŭ aplikaĵoj estas konsciataj de ĝi, aŭ faras ion kun ĝi. Same, tipaj ekranaj kalibradaj iloj kaj aplikaĵoj ne estos konsciataj de, aŭ faras ion kun la ICC-karakterizada (profilo) informo.