Kiel mi asignas profilojn al aparatoj?
Vi eble volas asigni kolorprofilon por via ekrano aŭ printisto por ke la koloroj kiujn ĝi montras estu pli precizaj.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Agordoj.
Klaku Agordoj.
Klaku Koloro en la flankstrio por malfermi la panelon.
Elektu la aparaton por kiu vi volas aldoni profilon.
Klaku Aldoni profilon por elekti ekzistantan profilon aŭ importi novan profilon.
Premu Aldoni por konfirmi vian elekton.
Por ŝanĝi la uzatan profilon, elektu la profilon kiun vi ŝatus uzi kaj premu Aktivigi por konfirmi vian elekton.
Ĉiu aparato povas havi plurajn profilojn asignitajn al ĝi, sed nur unu profilo povas esti la defaŭlta profilo. La defaŭlta profilo estas uzata kiam ne ekzistas ekstra informo por permesi la profilon esti elektita aŭtomate. Ekzemplo de ĉi tiu aŭtomata elekto estus se unu profilo estis kreita por gloseca papero kaj alia glata papero.
Se kalibrada aparataro estas konektita, la butono Kalibri… kreos novan profilon.