Aldoni mondhorloĝon
Uzu Horloĝoj por aldoni horojn en aliaj urboj.
Ĉi tio postulas ke la aplikaĵo Horloĝoj estu instalita.
Plej multaj distribuoj venas kun Horloĝoj instalita defaŭlte. Se via ne, vi eble bezonos instali ĝin uzante la pakaĵmastrumilo de via distribuo.
Por aldoni mondhorloĝon:
Klaku la horloĝon sur la supera strio.
-
Klaku la butonon Aldoni mondhorloĝojn… sub la kalendaro por lanĉi Horloĝoj.
Se vi jam havas unu aŭ pli da mondhorloĝoj, klaku unu kaj Horloĝoj lanĉiĝos.
En la fenestro Horloĝoj, klaku la butonon + aŭ premu Ctrl+N por aldoni novan urbon.
Komencu tajpi la nomon de la urbo en la serĉon.
Elektu la ĝustan urbon aŭ la plej proksiman lokon al vi el la listo.
Premu Aldoni por fini la aldenadon de la urbo.
Konsultu la Horloĝoj-Helpado por pli da kapabloj de Horloĝoj.