Ŝanĝi la daton kaj la horon
Se la dato kaj horo montrataj sur la supera strio estas malĝustaj aŭ en la malĝusta formato, vi povas ŝanĝi ilin:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.
Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.
Elektu Dato kaj Horo por malfermi la panelon.
Se vi havas la ŝaltilon Aŭtomata Dato kaj Horo ŝaltita, via dato kaj horo devus ĝisdatiĝi aŭtomate se vi havas interretan konekton. Por ĝisdatigi vian daton kaj horon mane, malŝaltu ĉi tion.
Klaku Dato kaj Horo, poste ĝustigu la horon kaj daton.
Vi povas ŝanĝi kiel la horo estas montrata elektante 24-hora aŭ AM/PM por Tempoformato.
Vi eble ankaŭ volas mane agordi la horzonon.