Ofteco de rezervkopioj

Kiom ofte vi faras sekurkopiadon dependos de la tipo de datumoj kiujn vi sekurkopias. Ekzemple, se vi funkcias rettajn medion kun kritikaj datumoj konservitaj sur viaj serviloj, tiam eĉ noktaj sekurkopiadoj eble ne sufiĉas.

Aliflanke, se vi sekurkopias la datumojn sur via hejma komputilo tiam horaj sekurkopiadoj probable estas nenecesaj. Vi eble trovos utile konsideri la jenajn punktojn dum planado de via sekurkopia horaro:

  • La kvanto da tempo kiun vi pasas sur la komputilo.

  • Kiom ofte kaj kiom la datumoj sur la komputilo ŝanĝiĝas.

Se la datumoj kiujn vi volas sekurkopii havas pli malaltan prioritaton, aŭ estas submetataj al malmultaj ŝanĝoj, kiel muziko, retpoŝtoj kaj familiaj fotoj, tiam semajnaj aŭ eĉ monataj sekurkopiadoj eble sufiĉas. Tamen, se vi hazarde estas meze de fiskontrolado, pli oftaj sekurkopiadoj eble estas necesaj.

Kiel ĝenerala regulo, la kvanto da tempo inter sekurkopiadoj devus esti ne pli ol la kvanto da tempo kiun vi estas preta elspezi refari ian perditan laboron. Ekzemple, se elspezi semajnon reskribi perditajn dokumentojn estas tro longa por vi, vi devus sekurkopii almenaŭ unufoje semajne.