Pri ĉi tiu gvidilo

Ĉi tiu gvidilo estas desegnita por doni al vi turon de la funkcioj de via labortablo, respondi viajn komputilrilatajn demandojn, kaj provizi konsiletojn pri uzado de via komputilo pli efike. Jen kelkaj notoj pri la helpgvidilo:

  • La gvidilo estas ordigita en malgrandaj, task-orientitaj temoj — ne ĉapitroj. Ĉi tio signifas ke vi ne bezonas trafoliumi tutan manlibron por trovi la respondon al viaj demandoj.

  • Rilataj eroj estas ligitaj kune. Ligiloj „Vidu Ankaŭ“ malsupre de kelkaj paĝoj direktos vin al rilataj temoj. Ĉi tio faciligas trovi similajn temojn kiuj povas helpi vin plenumi certan taskon.

  • Ĝi inkluzivas enkonstruitan serĉon. La strio supre de la helpfoliumilo estas serĉstrio, kaj rilataj rezultoj komencas aperi tuj kiam vi komencas tajpi.

  • La gvidilo konstante estas plibonigata. Kvankam ni provas provizi al vi ampleksan aron da utilaj informoj, ni scias ke ni ne povas respondi ĉiujn viajn demandojn ĉi tie. Se vi bezonas pli da asistado, vi povas kontakti la subtenteamon de via distribuo.