Trovi informojn pri via operaciumo
Scii pri kia operaciumo estas instalita povas helpi vin kompreni ĉu nova programaro aŭ aparataro estos kongrua kun via sistemo.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sistemo.
Elektu Agordoj ▸ Sistemo el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Sistemo.
Elektu Pri por malfermi la panelon.
Elektu Sistemaj Detaloj.
Rigardu la informojn kiuj estas listigitaj sub OS-Nomo, OS-Tipo, GNOME-Versio kaj tiel plu.
Informoj povas esti kopiitaj el ĉiu ero elektante ĝin kaj poste kopiante al la poŝingo. Ĉi tio faciligas kunhavigi informojn pri via sistemo kun aliaj.