Konservi agordojn per NFS

Por ke dconf ĝuste funkciu kiam oni uzas hejmajn dosierujojn de Network File System (NFS), oni devas uzi la dconf ŝlosildosieran backendon.

  1. Kreu aŭ redaktu la dosieron /etc/dconf/profile/user ĉe ĉiu kliento.

  2. Komence de ĉi tiu dosiero aldonu la jenan linion:

    service-db:keyfile/user

La dconf ŝlosildosiera backend ekfunkcios nur kiam la uzanto denove ensalutos. Ĝi kontrolas la ŝlosildosieron por determini ĉu ĝisdatigoj okazis, do agordoj eble ne tuj ĝisdatiĝos.

Se ŝlosildosiera backend ne estas uzata, la uzantaj agordoj eble ne estos ĝuste ricevitaj aŭ ĝisdatigitaj.