Purigi rubujon kaj provizoriajn dosierojn
Malplenigante vian rubujon kaj provizori-dosierojn forigas nevolajn kaj nenecesajn dosierojn de via komputilo, kaj ankaŭ liberigas pli da spaco sur via malmola disko. Vi povas mane malplenigis vian rubujon kaj forigi viajn provizori-dosierojn, sed vi ankaŭ povas agordi vian komputilon por aŭtomate fari ĉi tion por vi.
Provizori-dosieroj estas dosieroj aŭtomate kreitaj de aplikaĵoj en la fono. Ili povas plibonigi efikecon provizante kopion de datumoj kiuj estis elŝutitaj aŭ komputitaj.
Aŭtomate malplenigu vian rubujon kaj forigi provizoriajn dosierojn
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Privateco & Sekureco.
Elektu Agordoj ▸ Privateco & Sekureco el la rezultoj. Ĉi tio malfermos la panelon Privateco & Sekureco.
Klaku Dosierhistorio kaj Rubujo por malfermi la panelon.
Ŝaltu unu aŭ ambaŭ de Aŭtomate Forigi Rubujo-Enhavon aŭ Aŭtomate Forigi Provizori-Dosierojn.
Agordu kiom ofte vi deziras ke viaj Rubujoj kaj Provizori-Dosieroj estu purigitaj ŝanĝante la valoron Aŭtomata Forigperiodo.
Uzu la butonojn Malplenigu Rubujon… aŭ Forigi Provizori-Dosierojn… por tuj efektivigi ĉi tiujn agojn.
Vi povas tuj kaj permanente forigi dosierojn sen uzi la Rubujon. Vidu Konstante forigi dosieron por informo.