Presi broŝuron sur unuflanka printisto

Ĉi tiuj instrukcioj estas por presi broŝuron el PDF-dokumento.

Se vi volas presi brokŝuron de LibreOffice-dokumento, unue eksportu ĝin al PDF elektante Dosiero ▸ Eksporti kiel PDF…. Via dokumento bezonas havi multiplojn de 4 nombron da paĝoj (4, 8, 12, 16,…). Vi eble bezonas aldoni ĝis 3 blankajn paĝojn.

Por presi:

  1. Malfermu la presan dialogon. Ĉi tio normale povas esti farita per Presi en la menuo aŭ uzante la klavaron-ŝparvojon Ctrl+P.

  2. Klaku la butonon Propraĵoj…

    En la falfenestro Orientado, certigu ke Pejzaĝa estas elektita.

    Klaku Bone por reveni al la presdiallogo.

  3. Sub Gamo kaj Kopioj, elektu Paĝojn.

    Tajpu la nombrojn de la paĝoj en ĉi tiu ordo (n estas la totala nombro da paĝoj, kaj multiplilo de 4):

    n, 1, 2, n-1, n-2, 3, 4, n-3, n-4, 5, 6, n-5, n-6, 7, 8, n-7, n-8, 9, 10, n-9, n-10, 11, 12, n-11…

    …ĝis vi tajpis ĉiujn paĝojn.

    Ekzemploj:

    4-paĝa broŝuro: Tajpu 4,1,2,3

    8-paĝa broŝuro: Tajpu 8,1,2,7,6,3,4,5

    12-paĝa broŝuro: Tajpu 12,1,2,11,10,3,4,9,8,5,6,7

    16-paĝa broŝuro: Tajpu 16,1,2,15,14,3,4,13,12,5,6,11,10,7,8,9

    20-paĝa broŝuro: Tajpu 20,1,2,19,18,3,4,17,16,5,6,15,14,7,8,13,12,9,10,11

  4. Elektu la langeton Paĝaranĝo.

    Sub Aranĝo, elektu Broŝuro.

    Sub Paĝaj Flankoj, en la falmenuo Inkluzivi, elektu Antaŭaj flankoj / dekstraj paĝoj.

  5. Klaku Presi.

  6. Kiam ĉiuj paĝoj estas presitaj, renversu la paĝojn kaj remetu ilin en la printiston.

  7. Malfermu la presan dialogon. Ĉi tio normale povas esti farita per Presi en la menuo aŭ uzante la klavaron-ŝparvojon Ctrl+P.

  8. Elektu la langeton Paĝaranĝo.

    Sub Paĝaj Flankoj, en la falmenuo Inkluzivi, elektu Dorsaj flankoj / maldekstraj paĝoj.

  9. Klaku Presi.