Eltiri la plej multon el via tekkomputila baterio

Dum tekkomputilaj baterioj maljuniĝas, ili fariĝas pli malbonaj ĉe stokado de ŝarĝo kaj ilia kapacito iom post iom malpliiĝas. Estas kelkaj teknikoj kiujn vi povas uzi por plidaŭrigi ilian utilivan vivdaŭron, kvankam vi ne devus atendi grandan diferencon.

  • Ne lasu la baterion elĉerpiĝi tute. Ĉiam reŝarĝu antaŭ ol la baterio iĝas tre malalta, kvankam plej baterioj havas enkonstruitajn sekurigaĵojn por malhelpi la baterion elĉerpiĝi tro. Reŝargado kiam ĝi estas nur parte malŝarĝita estas pli efika, sed reŝargado kiam ĝi estas nur iomete malŝarĝita estas pli malbona por la baterio.

  • Varmego havas malutilan efikon sur la ŝargada efikeco de la baterio. Ne lasu la baterion iĝi pli varma ol ĝi devas.

  • Baterioj maljuniĝas eĉ se vi lasas ilin en stokado. Estas malmulta avantaĝo en aĉeto de anstataŭa baterio samtempe kiel vi ricevas la originalan baterion — ĉiam aĉetu anstataŭajn kiam vi bezonas ilin.

Ĉi tiu konsilo specife aplikas al Litio-Jona (Li-Ion) baterioj, kiuj estas la plej ofta tipo. Aliaj tipoj de baterioj eble profitas el malsama traktado.