Aktivigi aŭtomatan lumecon

Se via komputilo havas integran helpsensorilon, ĝi povas esti uzata por aŭtomate kontroli ekranbrilecon. Ĉi tio certigas ke la ekrano estas ĉiam facile videbla en malsamaj ambiaj lum-kondiĉoj, kaj helpas redukti baterio-konsumon.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Energio.

  2. Klaku Energio por malfermi la panelon.

  3. En la sekcio Energi-ŝparaj Opcioj, certigu ke la ŝaltilo Aŭtomata Ekranbrileco estas agordita al aktiva.

Por malaktivigi aŭtomatan ekranlumecon, malŝaltu ĝin.