Sendrata reta problemsolvilo
Kolekti informojn pri via reta aparataro
En ĉi tiu paŝo, vi kolektos informon pri via sendrat-reta aparato. La maniero kiel vi riparis multajn sendratajn problemojn dependas de la fabrikisto kaj model-numero de la sendrata adaptilo, do vi bezonos noti ĉi tiujn detalojn. Ankaŭ povas esti helpeme havi kelkajn el la eroj kiuj venis kun via komputilo, kiel aparato-pelilaj instalaj diskoj. Serĉu la sekvajn erojn, se vi ankoraŭ havas ilin:
La pakumo kaj instrukcioj por viaj sendrataj aparatoj (precipe la uzantgvidilo por via enkursigilo)
La disko enhavanta perantarojn por via sendrata adaptilo (eĉ se ĝi nur enhavas Vindozajn perantarojn)
La fabrikistoj kaj model-numeroj de via komputilo, sendrata adaptilo kaj enkursigilo. Ĉi tiu informo kutime troveblas sur la malsupro aŭ dorso de la aparato.
Iajn versio- aŭ revizio-numerojn kiuj eble estas presitaj sur viaj sendrataj retaj aparatoj aŭ iliaj enpakaĵoj. Ĉi tiuj povas esti precipe helpemaj, do rigardu zorge.
Io ajn sur la pelila disko kiu identigas aŭ la aparaton mem, ĝian "firmvar"-version, aŭ la komponantojn (ciparon) kiujn ĝi uzas.
Se ebla, provu akiri aliron al alternativa funkcia interreta konekto por ke vi povu elŝuti programaron kaj pelilojn se necese. (Ŝtopante vian komputilon rekte en la enkursigilon per Ethernet-rete-kablo estas unu maniero provizi ĉi tion, sed ŝtopatu ĝin nur kiam vi bezonas.)
Post kiam vi havas kiel eble pli da ĉi tiuj eroj, klaku Sekva.