Sendrata konekta problemsolvilo
Kontrolu ke la sendrata adaptilo estis rekognita
Eĉ kvankam la sendrata adaptilo estas konektita al la komputilo, ĝi eble ne estis rekognita kiel reta aparato de la komputilo. En ĉi tiu paŝo, vi kontrolos ĉu la aparato estis rekognita ĝuste.
Malfermu Terminalon, tajpu lshw -C network kaj premu Enigi. Se ĉi tio donas erarmesaĝon, vi eble bezonas instali la programon lshw sur via komputilo.
-
Rigardu tra la informo kiu aperis kaj trovu la sekcion Sendrata interfaco. Se via sendrata adaptilo estis detektita ĝuste, vi devus vidi ion similan (sed ne identan) al ĉi tio:
*-network description: Wireless interface product: PRO/Wireless 3945ABG [Golan] Network Connection vendor: Intel Corporation -
Se sendrata aparato estas listigita, daŭrigu al la paŝo de Aparato-Peliloj.
Se sendrata aparato ne estas listigita, la sekvaj paŝoj kiujn vi faros dependos de la tipo de aparato kiun vi uzas. Rilatu al la sekcio sube kiu estas rilata al la tipo de sendrata adaptilo kiun via komputilo havas (interna PCI, USB, aŭ PCMCIA).
PCI (interna) sendrata adaptilo
Internaj PCI-adaptiloj estas la plej oftaj, kaj troveblas en plej tekkomputiloj faritaj dum la lastaj kelkaj jaroj. Por kontroli ĉu via PCI-sendrata adaptilo estis rekognita:
Malfermu Terminalon, tajpu lspci kaj premu Enter.
-
Rigardu tra la listo de aparatoj kiu estas montrata kaj trovu iujn kiuj estas markitaj Reta kontrollisto aŭ Ethernet-kontrollisto. Pluraj aparatoj eble estas markitaj en ĉi tiu maniero; tiu konresponda al via sendrata adaptilo eble inkluzivas vortojn kiel sendrata, WLAN, wifi aŭ 802.11. Jen ekzemplo de kio la ero eble ŝajnas:
Reta regilo: Intel Corporation PRO/Wireless 3945ABG [Golan] Reta Konekto Se vi trovis vian sendrata adaptilon en la listo, procediĝu al la paŝo de Aparato-Peliloj. Se vi ne trovis ion rilatan al via sendrata adaptilo, vidu la instrukciojn sube.
USB sendrata adaptilo
Sendrataj adaptiloj kiuj estas ŝtopitaj en USB-pordon sur via komputilo estas malpli oftaj. Ili povas esti ŝtopitaj rekte en USB-pordon, aŭ eble konektita per USB-kablo. 3G/poŝta larĝbenda adaptiloj ŝajnas sufiĉe similaj al sendrataj (Wi-Fi) adaptiloj, do se vi pensas ke vi havas USB-sendrata adaptilon, duoble-kontrolu ke ĝi ne estas efektive 3G-adaptilo. Por kontroli ĉu via USB-sendrata adaptilo estis rekognita:
Malfermu Terminalon, tajpu lsusb kaj premu Enter.
-
Rigardu tra la listo de aparatoj kiu estas montrata kaj trovu iujn kiuj ŝajnas rilati al sendrata aŭ reta aparato. Tiu konresponda al via sendrata adaptilo eble inkluzivas vortojn kiel sendrata, WLAN, wifi aŭ 802.11. Jen ekzemplo de kio la ero eble ŝajnas:
Bus 005 Device 009: ID 12d1:140b Huawei Technologies Co., Ltd. EC1260 Wireless Data Modem HSD USB Card Se vi trovis vian sendrata adaptilon en la listo, procediĝu al la paŝo de Aparato-Peliloj. Se vi ne trovis ion rilatan al via sendrata adaptilo, vidu la instrukciojn sube.
Kontrolante por PCMCIA-aparato
PCMCIA-sendrataj adaptiloj estas tipaj rektangulaj kartoj kiuj estas enŝovitaj en la flankon de via tekkomputilo. Ili estas pli ofte trovitaj en pli malnova komputiloj. Por kontroli ĉu via PCMCIA-adaptilo estis rekognita:
Startu vian komputilon sen la sendrata adaptilo enŝovita.
-
Malfermu Terminalon kaj tajpu la jenon, poste premu Enter:
tail -f /var/log/messagesĈi tio montros liston de mesaĝoj rilataj al la aparataro de via komputilo, kaj aŭtomate ĝisdatiĝos se io rilata al via aparataro ŝanĝiĝas.
Enŝovu vian sendrata adaptilon en la PCMCIA-ginton kaj vidu kio ŝanĝiĝas en la Terminal-fenestro. La ŝanĝoj devus inkluzivi iom da informo pri via sendrata adaptilo. Rigardu tra ili kaj vidu ĉu vi povas identigi ĝin.
Por haltigi la komandon de funkciado en la Terminalo, premu Ctrl+C. Post vi faris tion, vi povas fermi la Terminalon se vi volas.
Se vi trovis ian informon pri via sendrata adaptilo, procediĝu al la paŝo de Aparato-Peliloj. Se vi ne trovis ion rilatan al via sendrata adaptilo, vidu la instrukciojn sube.
Sendrata adaptilo ne estis rekognita
Se via sendrata adaptilo ne estis rekognita, ĝi eble ne funkcias ĝuste aŭ la ĝustaj peliloj eble ne estas instalitaj por ĝi. Kiel vi kontrolas ĉu estas iaj peliloj kiujn vi povas instali dependos de kiu Linuksa distribuo vi uzas (kiel Ubuntu, Arch, Fedora aŭ openSUSE).
Por akiri specifan helpon, rigardu la subtena opciojn en la ttt-ejo de via distribuo. Ĉi tiuj eble inkluzivas adresarlistojn kaj ttt-babilejojn kie vi povas demandi pri via sendrata adaptilo, ekzemple.