Mi ne povas ludi la kantojn kiujn mi aĉetis el reta muzikvendejo
Se vi elŝutis iom da muziko el retbutiko vi eble trovos ke ĝi ne ludos sur via komputilo, precipe se vi aĉetis ĝin sur Vindoza aŭ Mac OS-komputilo kaj poste kopiis ĝin.
Ĉi tio povus esti ĉar la muziko estas en formato kiu ne estas rekonata de via komputilo. Por povi ludi kanton vi bezonas havi subtenon por la ĝustaj aŭdioformatoj instalitaj — ekzemple, se vi volas ludi MP3-dosierojn, vi bezonas MP3-subtenon instalita. Se vi ne havas subtenon por donita aŭdioformato, vi devus vidi mesaĝon diranta tion kiam vi provas ludi kanton. La mesaĝo devus ankaŭ doni instrukciojn pri kiel instali subtenon por tiu formato por ke vi povu ludi ĝin.
Se vi havas subtenon instalita por la aŭdioformato de la kanto sed ankoraŭ ne povas ludi ĝin, la kanto eble estas kopio-protektita (ankaŭ konata kiel DRM-limigita). DRM estas maniero limigi kiu povas ludi kanton kaj sur kiuj aparatoj ili povas ludi ĝin. La firmao kiu vendis la kanton al vi kontrolas ĉi tion, ne vi. Se muzikdosiero havas DRM-limigojn, vi verŝajne ne povos ludi ĝin — vi ĝenerale bezonas specialan programaron de la vendisto por ludi DRM-limigitajn dosierojn, sed ĉi tiu programaro ofte ne estas subtenata sur Linukso.
Vi povas lerni pli pri DRM el la Elektronika Fronto-Fondaĵo.