Ŝalti aŭ malŝalti Bluetooth

Vi povas ŝalti Bluetooth por konektiĝi al aliaj Bluetooth-aparatoj, aŭ malŝalti ĝin por konservi energion. Por ŝalti Bluetooth:

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Bluetooth.

  2. Klaku Bluetooth por malfermi la panelon.

  3. Ŝaltu la ŝaltilon supre.

Multaj tekkomputiloj havas aparatarajn ŝaltilon aŭ klavan kombinon por ŝalti kaj malŝalti Bluetooth. Serĉu ŝaltilon sur via komputilo aŭ klavon sur via klavaro. La klavara klavo estas ofte alirebla helpe de la klavo Fn.

Por malŝalti Bluetooth:

  1. Malfermu la sisteman menuon de la dekstra flanko de la supera strio.

  2. Elektu Bluetooth.

Via komputilo estas videbla tiom longe kiam la panelo Bluetooth estas malfermita.