Kontroli kiujn retajn servojn konto povas uzi por aliri
Kelkaj tipoj de rettajn kontaj provizantoj permesas al vi aliri plurajn servojn kun la sama uzanta konto. Ekzemple, Google-kontoj provizas aliron al kalendaro, retpoŝto kaj kontaktoj. Vi eble volas uzi vian konton por kelkaj servoj, sed ne aliaj. Ekzemple, vi eble volas uzi vian Google-konton por retpoŝto sed ne kalendaro se vi havas alian rettajn konton kiun vi uzas por kalendaro.
Vi povas malaktivigi kelkajn el la servoj kiujn provizas ĉiu reta konto:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Retaj Kontoj.
Klaku Retaj Kontoj por malfermi la panelon.
Elektu la konton kiun vi volas ŝanĝi el la listo dekstre.
Listo de servoj kiuj estas disponeblaj per ĉi tiu konto estos montrata sub Uzi por. Vidu Retaj servoj kaj aplikaĵoj por vidi kiujn aplikaĵojn aliras kiujn servojn.
Malŝaltu ajnajn servojn kiujn vi ne volas uzi.
Post kiam servo estas malaktivigita por konto, aplikaĵoj sur via komputilo ne povos plu uzi la konton por konektiĝi al tiu servo.
Por ŝalti servon kiun vi malaktivigis, simple revenu al la panelo Retaj Kontoj kaj ŝaltu ĝin.