Simuli dekstran musoklakon

Vi povas dekstroklaki tenante la maldekstran musbutonon. Ĉi tio estas utila se vi trovas malfacile movi viajn fingrojn individue sur unu mano, aŭ se via montrililo havas nur unu butonon.

  1. Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Alirebleco.

  2. Klaku Alirebleco por malfermi la panelon.

  3. Elektu la sekcion Montrado & Klakado por malfermi ĝin.

  4. En la sekcio Klakasisto, ŝaltu la ŝaltilon Simulita Sekundara Klako.

Vi povas ŝanĝi kiom longe vi devas teni la maldekstran musbutonon antaŭ ol ĝi estas registrita kiel dekstroklako ŝanĝante la Akceptan prokraston.

Por dekstroklaki per simulita sekundara klako, tenu la maldekstran musbutonon kie vi normale dekstroklakus, poste liberigu. La montrito pleniĝas per malsama koloro dum vi tenas la maldekstran musbutonon. Kiam ĝi tute ŝanĝis ĉi tiun koloron, liberigu la musbutonon por dekstroklaki.

Kelkaj specialaj montritoj, kiel la regrandigan montritojn, ne ŝanĝas kolorojn. Vi povas ankoraŭ uzi simulitan sekondaran klakon normale, eĉ se vi ne ricevas videblan retrosciigon de la montrito.

Se vi uzas Musoklavojn, ĉi tio ankaŭ permesas al vi dekstroklaki tenante la klavon 5 sur via klavareta.

En la superrigardo Agadoj, vi ĉiam povas longpremi por dekstroklaki, eĉ kun ĉi tiu funkcio malaktivigita. Longpremo funkcias iomete malsame en la superrigardo: vi ne devas liberigi la butonon por dekstroklaki.