Mi ne povas aŭdi iujn ajn sonojn sur la komputilo
Se vi ne povas aŭdi sonojn sur via komputilo, ekzemple kiam vi provas ludi muzikon, sekvu la sekvajn solvo-konsiletojn.
Certigu ke la sono ne estas silentita
Malfermu la sisteman menuon kaj certigu ke la sono ne estas silentigita aŭ malaltuma.
Kelkaj tekkomputiloj havas silentigajn ŝaltilojn aŭ klavojn sur siaj klavaroj — provu premi tiun klavon por vidi ĉu ĝi malsilentigas la sonon.
Vi ankaŭ devus kontroli ke vi ne silentigis la aplikaĵon kiun vi uzas por ludi sonon (ekzemple, via muzika ludilo aŭ filma ludilo). La aplikaĵo eble havas silentigilan aŭ volumbutonon en sia ĉefa fenestro, do kontrolu tion.
Ankaŭ, vi povas kontroli la volumgliteron en la panelo Sono:
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sono.
Klaku Sono por malfermi la panelon.
Sub Volumniveloj, kontrolu ke via aplikaĵo ne estas silentigita. La butono ĉe la fino de la volumglitilo baskuligas Silentigi ŝaltite kaj malŝaltite.
Kontrolu ke la laŭtparoloj estas ŝaltitaj kaj konektitaj ĝuste
Se via komputilo havas eksterajn parolilojn, certigu ke ili estas ŝaltitaj kaj ke la volumo estas altuma. Certigu ke la parolilkablo estas firme ŝtopita en la "eligo"-sonan gnomon sur via komputilo. Ĉi tiu gnomon estas kutime helverda koloro.
Kelkaj sonkartoj povas ŝanĝi inter la gnomon kiun ili uzas por eligo (al paroliloj) kaj la gnomon por enigo (de mikrofono, ekzemple). La eliggnomo eble estas malsama kiam funkcianta Linukso, Vindozo aŭ Mac OS. Provu konekti la parolilkablon al malsama sonagnomo sur via komputilo.
Fina afero por kontroli estas ke la sonkablo estas firme ŝtopita en la dorson de la paroliloj. Kelkaj paroliloj ankaŭ havas pli ol unu eniron.
Kontrolu ke la ĝusta sonaj aparato estas elektita
Kelkaj komputiloj havas plurajn "sonoaparatojn" instalitajn. Kelkaj el ĉi tiuj kapablas eligi sonon kaj kelkaj ne, do vi devus kontroli ke vi havas la ĝustan sonoaparaton elektita. Ĉi tio eble postulos iom da provo-kaj-eraro por elekti la ĝustan.
Malfermu la superrigardo Agadoj kaj komencu tajpi Sono.
Klaku Sono por malfermi la panelon.
-
Sub Eligo, elektu Eligaparaton kaj klaku la butonon Testi por vidi ĉu ĝi funkcias.
Vi eble bezonos provi ĉiun disponeblan aparaton.
Kontrolu ke la sonkarto estis detektita ĝuste
Via sonkarto eble ne estis ĝuste detektita verŝajne ĉar la peliloj por la karto ne estas instalitaj. Vi eble bezonos instali la pelilojn por la karto mane. Kiel vi faras ĉi tion dependas de la tipo de la karto.
Rulu la komandon lspci en la Terminalo por eltrovi kiun sonkarton vi havas:
Iru al la superrigardo Agadoj kaj malfermu Terminalon.
Rulu lspci kun administraj privilegioj; aŭ tajpu sudo lspci kaj tajpu vian pasvorton, aŭ tajpu su, enigu la radikan (administran) pasvorton, poste tajpu lspci.
Kontrolu ĉu sonkontrollisto aŭ sonoaparato estas listigita: en tia kazo vi devus vidi la fabrikiston kaj model-numeron de la sonkarto. Ankaŭ, lspci -v montras liston kun pli detala informo.
Vi eble povos trovi kaj instali pelilojn por via karto. Estas plej bone demandi en subtena forumoj (aŭ alie) por via Linuksa distribuo por instrukcioj.
Se vi ne povas akiri pelilojn por via sonkarto, vi eble preferas aĉeti novan sonkarto. Vi povas akiri sonkartojn kiuj povas esti instalitaj ene de la komputilo kaj eksterajn USB-sonkartojn.