Uzi malpli da energio kaj plibonigi baterio-vivdaŭron

Komputiloj povas uzi multan povon. Per uzado de kelkaj simplaj energi-ŝparaj strategioj, vi povas redukti vian energikotizon kaj helpi la medion.

Ĝeneralaj konsiletoj

  • Suspendu vian komputilon kiam vi ne uzas ĝin. Ĉi tio signife reduktas la kvanton de povo kiun ĝi uzas, kaj ĝi povas esti vekita tre rapide.

  • Malŝaltu la komputilon kiam vi ne uzos ĝin dum pli longaj periodoj. Kelkaj personoj zorgas ke regula malŝaltado de komputilo eble kaŭzos ĝin eluzii pli rapide, sed ĉi tio ne estas la kazo.

  • Uzu la panelon Povo en Agordoj por ŝanĝi viajn pov-agordojn. Estas kelkaj opcioj kiuj helpos ŝpari povon: vi povas aŭtomate mallumigu la ekranon post certa tempo, aktivigu la reĝimon Aŭtomata Povsparilo kiam la baterio estas malalta, kaj igi la komputilon aŭtomate suspendi se vi ne uzis ĝin dum certa periodo da tempo.

  • Reduktu la ekranlumecon.

  • Malŝaltu ajnajn eksterajn aparatojn (kiel printistojn kaj skanistojn) kiam vi ne uzas ilin.

Tekkomputiloj, netkomputiloj kaj aliaj aparatoj kun baterioj

  • Reduktu la ekranbrilecon. Povigo de la ekrano respondecas pri signifa frakcio de tekkomputila povodkonsumo.

    Plej tekkomputiloj havas butonojn sur la klavaro (aŭ klavar-ŝparvojo) kiujn vi povas uzi por redukti la brilecon.

  • Se vi ne bezonas interretan konekton dum iom da tempo, malŝaltu la sendratajn aŭ Bluetooth-kartojn. Ĉi tiuj aparatoj funkcias elsendante radiondojn, kio prenas sufiĉe grandan povon.

    Kelkaj komputiloj havas fizikan ŝaltilon kiu povas esti uzata por malŝalti ĝin, dum aliaj havas klavar-ŝparvojon kiun vi povas uzi anstataŭe. Vi povas re-ŝalti ĝin kiam vi bezonas ĝin.

Pli altnivela konsiletoj

  • Reduktu la nombron da taskoj kiuj funkcias en la fono. Komputiloj uzas pli povon kiam ili havas pli da laboro por fari.

    Plej viaj funkciaj aplikaĵoj faras tre malmulton kiam vi ne aktive uzas ilin. Tamen, aplikaĵoj kiuj ofte kaptas datumojn de la interreto aŭ ludas muzikon aŭ filmojn povas influi vian povkonsumon.