Kion signifas WEP kaj WPA?

WEP kaj WPA (kune kun WPA2) estas nomoj por malsamaj ĉifradiloj uzataj por sekurigi vian sendra konekton. Ĉifrizado miksmetas la retan konekton por ke neniu povu "aŭskulti" ĝin kaj rigardi kiujn ttt-paĝojn vi vidas, ekzemple. WEP signifas Wired Equivalent Privacy (Dratekvalenta Privateco), kaj WPA signifas Wireless Protected Access (Sendrata Protektita Aliro). WPA2 estas la dua versio de la WPA-normo.

Uzi iom da ĉifrizado estas ĉiam pli bona ol uzi nenion, sed WEP estas la malplej sekura el ĉi tiuj normoj, kaj vi ne devus uzi ĝin se vi povas eviti ĝin. WPA2 estas la plej sekura el la tri. Se via sendrata karto kaj enkursigilo subtenas WPA2, ĉi tio estas kion vi devus uzi kiam agordante vian sendrata reton.