Kio estas kolorspaco?
Kolorspaco estas difinita gamo de koloroj. Bonkonataj kolorspacoj inkluzivas sRGB, AdobeRGB kaj ProPhotoRGB.
La homa vidadsistemo ne estas simpla RGB-sensoro, sed ni povas aproksimi kiel la okulo respondas per CIE 1931 kromitatdiagramo kiu montras la homan vidadon kiel ĉevalfermaĵoformon. Vi povas vidi ke en homa vidado estas multaj pli da nuancoj de verdo detektitaj ol blua aŭ ruĝa. Per trikromatika kolorspaco kiel RGB ni reprezentas la kolorojn sur la komputilo uzante tri valorojn, kio restrikigas al ĉifrado de triangulo de koloroj.
Uzi modelojn kiel CIE 1931 kromitatdiagramo estas granda simpligado de la homa vidadsistemo, kaj realaj gamutoj estas esprimataj kiel 3D-ŝelaĵoj, anstataŭ 2D-projekcioj. 2D-projekcio de 3D-formo povas foje esti misgvida, do se vi volas vidi la 3D-ŝelaĵon, uzu la aplikaĵon gcm-viewer.
Unue, rigardante sRGB, kiu estas la plej malgranda spaco kaj povas ĉifri la plej malmultan nombron da koloroj. Ĝi estas aproksimado de 10-jara CRT-ekrano, kaj do plej multaj modernaj ekranoj povas facile montri pli da koloroj ol ĉi tio. sRGB estas plej-komuna-nombrilo normo kaj estas uzata en granda nombro da aplikaĵoj (inkluzive la Interreton).
AdobeRGB estas ofte uzata kiel redaktospaco. Ĝi povas ĉifri pli da koloroj ol sRGB, kio signifas ke vi povas ŝanĝi kolorojn en fotografaĵo sen tro zorgi ke la plej vivecaj koloroj estas tondataj aŭ la nigroj estas krompremitaj.
ProPhoto estas la plej granda disponebla spaco kaj estas ofte uzata por dokumenta arĥivado. Ĝi povas ĉifri preskaŭ la tutan gamon de koloroj detektitaj de la homa okulo, kaj eĉ ĉifri kolorojn kiujn la okulo ne povas detekti!
Nun, se ProPhoto estas klare pli bona, kial ni ne uzas ĝin por ĉio? La respondo havas rilaton al kvantizado. Se vi nur havas 8 bitojn (256 nivelojn) por ĉifri ĉiun kanalon, tiam pli granda gamo havos pli grandajn paŝojn inter ĉiu valoro.
Pli grandaj paŝoj signifas pli grandan eraron inter la kaptita koloro kaj la konservita koloro, kaj por kelkaj koloroj ĉi tio estas granda problemo. Montriĝas ke ŝlosilaj koloroj, kiel haŭtkoloroj estas tre gravaj, kaj eĉ malgrandaj eraroj igos nektrenitajn spektantojn rimarki ke io en fotografaĵo aspektas malĝusta.
Kompreneble, uzante 16-bita bildo lasus multajn pli da paŝoj kaj multe pli malgrandan kvantizad-eraron, sed ĉi tio duobligas la grandecon de ĉiu bildodosiero. Plej multa enhavo ekzistanta hodiaŭ estas 8bpp, t.e. 8 bitoj-po-pikselo.
Koloradministrado estas procezo por konverti el unu kolorspaco al alia, kie kolorspaco povas esti bonkonata difinita spaco kiel sRGB, aŭ kutuma spaco kiel via ekrano aŭ printistprofilo.
