Ŝalti tutsistemajn etendaĵojn
Por disponigi etendaĵojn al ĉiuj uzantoj de la sistemo, instalu ilin en la dosierujo /usr/share/gnome-shell/extensions. Notu, ke ĵus instalitaj tutsistemaj etendaĵoj estas defaŭlte malŝaltitaj.
Vi devas agordi la ŝlosilon org.gnome.shell.enabled-extensions por agordi la defaŭlte ŝaltitajn etendaĵojn. Tamen nuntempe ne ekzistas maniero ŝalti aldonajn etendaĵojn por uzantoj, kiuj jam ensalutis. Tio ne validas por ekzistantaj uzantoj, kiuj instalis kaj ŝaltis siajn proprajn GNOME-etendaĵojn.
Agordi la ŝlosilon org.gnome.shell.enabled-extensions
-
Kreu user-profilon en /etc/dconf/profile/user:
user-db:user system-db:local -
Kreu local-datumbazon por tutsistemaj agordoj en /etc/dconf/db/local.d/00-extensions:
[org/gnome/shell] # Listigu ĉiujn etendaĵojn, kiujn vi volas ŝaltitaj por ĉiuj uzantoj enabled-extensions=['myextension1@myname.example.com', 'myextension2@myname.example.com']La ŝlosilo enabled-extensions specifas la ŝaltitajn etendaĵojn per la UUID de la etendaĵoj (myextension1@myname.example.com kaj myextension2@myname.example.com).
-
Ĝisdatigu la sistemajn datumbazojn:
# dconf update