Aldoni aŭtoŝtartan aplikaĵon por ĉiuj uzantoj

Por aŭtomate ŝtarti aplikaĵon kiam la uzanto salutis, vi devas krei .desktop dosieron por tiu aplikaĵo en la /etc/xdg/autostart/ dosierujo.

Por aldoni aŭtoŝtartan aplikaĵon por ĉiuj uzantoj:

  1. Kreu .desktop dosieron en la /etc/xdg/autostart/ dosierujo:

    [Desktop Entry]
    Type=Application
    Name=Dosieroj
    Exec=nautilus -n
    OnlyShowIn=GNOME;
    AutostartCondition=GSettings org.gnome.desktop.background show-desktop-icons
  2. Anstataŭu Dosieroj per la nomo de la aplikaĵo.

  3. Anstataŭu nautilus -n per la komando, kiun vi deziras uzi por rulumi la aplikaĵon.

  4. Vi povas uzi la ŝlosilon AutostartCondition por kontroli valoron de GSettings-ŝlosilo.

    La ĉefa mastrumilo rulumas la aplikaĵon aŭtomate se la valoro de la ŝlosilo estas vera. Se la valoro de la ŝlosilo ŝanĝiĝas en la rulanta ĉefa sesio, la ĉefa mastrumilo startas aŭ haltas la aplikaĵon, depende de kio la antaŭa valoro de la ŝlosilo estis.